Vipo (politiko)

En politiko, Vipo estas parlamentano, kiu respondecas pri konservado de frakcia disciplino en la voĉdonadoj kaj pri rekrutado de membroj de sia partio, por ke ili ĉeestu kaj voĉdonu en la gravaj voĉdonoj. Por ke lia devigo havu efikon, la vipo uzas minacojn kaj instigojn por konservi frakcian disciplinon, kaj por tio li estas subtenita fare de la partestroj kaj de la partia stabo kaj administro. La rolo de la vipo kutime ekzistas nur en grandaj partioj, kaj en la cetero de la partioj ĝi estas kutime tenita fare de la prezidanto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search